Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Amuze, ke tiu ĉi esprimo pri misa mondo en la plimulto de la lingvoj donas ideon de belec-reĝino, angle miss. Verdire la belec-reĝinoj, sendepende de iliaj voloj, eniras la agojn de nia misa mondo. Kiu povus diveni, ke post preskaŭ 1500 jaroj, la profeto Mahometo mem, la fondinto de islamo, ne rajtus elekti siajn multajn edzinojn el belec-reĝinoj el la tuta mondo, kompreneble vestitaj per kvazaŭ uniformo en stilo de Evo, aŭ — kiu scias — de Kleopatro aŭ ventrodancistino?
La povra ĵurnalistino Isioma Daniel naive publikigis la tre trafan ideon, ke Mahometo estus povinta organizi tian renkonton, jes, por facile elekti siajn edzinojn. Ĉu io kondamninda en ĉi tiu simpla logika sugesto? En la misa mondo de islamo jes; laŭ ties ŝario, temas pri profanado al profeto, do ago puninda kaj punata per morto. Simple, ĉu ne, kaj oni diras, ke Niĝerio estas civilizita lando, eĉ se centoj, miloj da mortoj pro religiaj motivoj, konfliktoj inter kristanoj kaj islamanoj estas normala okazaĵo tute kongrua al la ideologio de bin Laden. La kristanoj kaj ties belulinoj estas portantoj de la forigenda demono.
Estas bedaŭrinde konstateble, ke la islamaj demonoj ne nur kun sia specifa terorismo sed per siaj vivsistemoj, tradicioj, maltoleremo invadas la tutan mondon. En l’Express n-ro 2681, enketo montras la islaman maltrankviligan influon en Francio ne nur en la kutimoj, religio, sed en la tuta ekonomio. Jam vivas tie kvin milionoj da islamanoj, kiuj posedas oficiale 1600 luksajn moskeojn, kaj islamo fariĝis la dua influa religio en la lando. La laikeco estas entute minacata, forgesita kaj kondamnita de obskurantismo.
La plej fama vivanta manekeno de nia misa mondo dume estas Gisele Bündchen (prononcu laŭ via kapablo, eble “bindĥen”). Ŝi estas feliĉa produkto de ĝermana ĝermo el Germanio, kiu elvolviĝis en subtropika grundo de Brazilo. Tiu fakto sendepende de dia volo transdonis al ŝi la surrealismajn dimensiojn, pri kiuj niaj inoj revas sed kiujn bonŝance ili ne atingas, ĉar tio fuĝas el normala estetiko. La preskaŭ senkarna skeleto de Gisele kun aparte bone lokitaj tuberoj havas la sekvajn karakterizojn: alteco 1,79 m, pezo 51 kg, brusto 89 cm, talio 57 cm, koksoj 89 cm. Kiel fabrikanto de porvitrinaj manekenoj mi scias, ke tiuj ĉi mezuroj jam estis donitaj de la fama modfirmao Christian Dior en 1947, kiam ĝi kiel specon de revolucio prezentis la New Look (novan aspekton) por la modo.
Bedaŭrinde la plej fajnaj belec-reĝinoj, la stelulinoj, neniel eniras ĉi tiun normon pri proporcioj, tiel ke ni ne povas rekte modli artistan stelulinon por manekeno. La plej bela virino estas nur reala, ŝi ne transponiĝas al la deziro de la homa menso. Manekeno ĉu vivanta, ĉu pupo el plasto, devas indukti ĉe la geaĉetantoj surrealan senton de ideala supereco, beleco, la virino aparte rigardas la manekenon kaj sin vidas kvazaŭ en spegulo, tial la manekeno funkcias kiel instrumento de konsumismo kiu vendas. Kaj vere amuze, G. Bündchen fariĝis viktimo de konsumismo ... pro ekologia falsa problemo de nia misa mondo.
Ŝi estas tiom fama, ke ŝi ne leviĝas el la lito por malpli ol 10 000 usonaj dolaroj ... oni ne informas kiom ŝi postulas por kuŝiĝi en tiu sama lito. Sed kiel profesiulino pri defilado por modaj produktoj ŝi tute ne havas preferojn, tiel, kiam firmao pri peltoj kun la marko Black-glama invitis ŝin por prezenti felajn vestaĵojn, ŝi tute ne pensis pri nekonveneco de ĉi tiu laboro.
La NRO Peta (Ne-Registara Organizaĵo Personoj por Etika Traktado de la Animaloj) trude, sen etiko, sen takto invadis la defilejon dum prezentado de Gisele en Victoria’s Secret kun protestaj paneloj kiuj diris “Gisele: fur scum” (Gisele: fela feĉo), kio malfacile povas esti aplikita al ŝi. Ŝi rapide respondis al ĵurnalistoj, ke ŝi amas la animalojn, ne estis ŝi kiu mortigis la vulpojn, la ĉinĉilojn, la mustelojn aŭ vizonojn cetere breditajn de la homoj. Kaj ĉu oni ne mortigas kokinojn kaj bovinojn kaj neniu ion diras? Jen do, klara manifestiĝo de pseŭdo-ekologio, kie tiu Peta hipokrite elmontras sian peta-stultecon (peta = duiliardo = 10¹⁵) ene de nia misa mondo.
Luiz Inácio da Silva, nomata Lula, ankaŭ estas speco de produkto el la brazila ekvatora ĝangalo, sen felo sed barboplena kun oreloj de putoro. Ŝamana pulĉinelo, pufa, manipulita marioneto, ne posedanta la idealajn mezurojn de manekeno, li, sen ia estetiko, estas en la mondo la dua sindikata agitisto, kiu “demokrate” elektiĝis kiel prezidento de respubliko ...
Nu, bone, se profesoroj, doktoroj, sociologoj kaj aliaj eminentuloj ĝis nun ne kapablis honeste administri la ŝtaton de Brazilo, kiu scias, ĉu simpla tornisto kun primara klereco tion ne faros pli kompetente. Fakte kiel laboristo li ne estis tre lerta, ĉar li iam tranĉis al si fingron sub premo-maŝino. Oni ne aŭdis diri, ke li aŭtodidakte akiris multajn konojn krom tiuj de profesia agitisto en politiko, li tamen lernis retorikon, sed nur en portugala lingvo, kaj operacio ĉe lia lango ne sukcesis plene forigi la malagrablan lispadon de lia elparolado. Kiel referencon, ni tamen povas aldoni, ke li havas ŝtatestrajn amikojn, t.e. la du konatajn latin-amerikajn diktatorojn, nome Fidel Castro [kastro] el Kubo kaj Hugo Chávez [ĉaves] el Venezuelo.
Lia intenco premi la popolon sub la jugo de forta ŝtato jam estis klare anoncita per pli da impostoj kaj strikta kontrolo super la civitanoj. Dume li ankoraŭ kisas kaj flatas siajn voĉdonintojn. Lia unua farotaĵo ekde januaro 2003, laŭ lia propra programo, estos elimini malsaton en Brazilo ... laŭ metodo de ŝtata almozo, ĉar la veran solidaron de socia administrado li evidente ne konas, des pli ke li jam deklaris sian pretecon obei la ordonojn de Internacia Mona Fonduso kaj aliaj.
Unu fojon plian oni konstatas, ke en nia misa mondo la popolo havas la reganton kiun ĝi meritas.
Gilbert LEDON