Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Leteroj

La gepatra de Zamenhof

Mi ne reagus, se mi vidus la aserton, ke la pola estis la gepatra lingvo de Ludoviko Zamenhof. Sed vidi tion en grandaj literoj, en emfaza titolo estas ŝoke. Antaŭ kvin jaroj en MONATO (1997/12, p. 18-19) aperis mia artikolo “Enigmoj de Ludoviko Zamenhof”, ĵus represita en “Vojaĝo en Esperanto-lando”. Jen la koncerna fragmento:

“Kiujn lingvojn sciis Ludoviko Zamenhof? Liaj gepatraj lingvoj estis la rusa kaj la jida [4]. Ekde la 4a jaro li lernis la hebrean [4], kaj li ekposedis ĝin en tia grado, ke li tradukis (sola!) en Esperanton la tutan Malnovan Testamenton rekte el la hebrea originalo. Kiam li estis 14-jara, lia familio transloĝiĝis el Belostoko en Varsovion, kie Ludoviko uzis ankaŭ la polan. En infanaĝo li eklernis la germanan kaj francan kaj sciis ilin tre bone, precipe la germanan. Poste li eklernis la anglan, kies nemultaj morfologiaj formoj donis al li la ideon, ke la artefarita lingvo devas havi nur minimuman gramatikon. Li studis profunde la latinan kaj antikvan grekan. Krome, li lernis iomgrade la italan kaj litovan. La supremenciitaj lingvoj diversgrade kontribuis al la kreo de Esperanto. Post la publikigo de Esperanto li konatiĝis kun la hispana kaj eble kun kelkaj aliaj lingvoj: almenaŭ kun tiuj, en kiuj aperis lernolibroj de Esperanto.”

Boris KOLKER Usono