Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Enkonduko

Lingvopolitiko

En la antaŭa numero ĉi-loke Paul Peeraerts klarigis, ke pro viruso en mia komputilo mi ne povis verki, kiel kutime, enkondukon. Kaj li konsilis al mi aĉeti bonan kontraŭvirusan programon. Tian programon kunportis la fakulo, kiu venis por savi min kaj mian komputilon. Li elŝutis la programon plej freŝan el la reto, kaj efektive rapide la problemo estis solvita: viruso venkita, preskaŭ nenio difektita. Fine la fakulo diris, ke li nun montros al mi, kiel uzi tiun ĉi kontraŭvirusan programon. Sed, ho ve! Ĝi estas komplete anglalingva — kaj mi scias tiun ĉi lingvon nur rudimente. Je mia demando, ĉu la programo ne ekzistas en la germana, li klarigis: “Jes, ekzistas versioj en aliaj lingvoj, sed ili kostas ĉirkaŭ 80 eŭrojn; senpaga estas nur la usonangla versio.”

Jen do la klara mesaĝo, kiun mi komprenu: lernu la usonanglan, por via persona profito. Kiu ne plenumas tiun ĉi mondvastan postulon, mem kulpas kaj devas pagi. Ĉu do nun, maljuna, mi finfine devas ellerni la anglan lingvon por ne elspezi monon? Hm, por tio mi devus pagi sumon miloblan kompare al tiuj 80 eŭroj. Mi ja lernis jam, ke germana frizisto estas nun hair designer, ke germanaj infanoj estas kids, kaj ke vendejoj estas ekkoneblaj per la vorto shop. Mi lernis ĉe ĉiuspecaj (ankaŭ germandevenaj) aparatoj kaj en mia japana aŭtomobilo usonanglajn vortojn kaj mallongigojn, por kompreni, kiujn butonojn aŭ ŝaltilojn mi devas uzi, por ke eksonu radio aŭ eklumu lampo. Jam de pluraj jaroj mi legas (germanajn) gazetojn kun angla vortaro ĉe-mane.

Ankoraŭ mi rifuzas oferi mian pensiulan tempon (kaj modestan pension) por sekvi kostajn kursojn de la usonangla lingvo. Iel tiel mi sukcesas elturniĝi. Ekzemple, ĉar germanaj radiostacioj prezentas nun preskaŭ nur anglalingvajn kantojn, mi fuĝas al klasikmuzikaj kanaloj. Mi esperas, ke almenaŭ ĝis mia morto simfonioj kaj koncertoj de Mozart, Schubert kaj Bach restos germanaj, kaj ke ankaŭ muziko de Verdi kaj Ĉajkovskij ne fariĝos usonlingva.

Sincere via

Stefan MAUL