Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

INTERNACIAJ RILATOJ

Forkaptitoj kaptas publikan atenton

Vizitis en septembro la japana ĉefministro Koizumi la gvidanton de Nord-Koreio, Kim Jong-Il. Laŭŝajne la vizito koncernis la starigon de diplomatiaj rilatoj (aktuale Japanio agnoskas Sud-Koreion kiel regnon reprezentantan la tutan Koreion), sed efektive la pinta renkontiĝo tuŝis aliajn aferojn.

Verdire Koizumi volis, ke Kim Jong-Il rekonu la problemon pri dekkelko da japanoj forkaptitaj antaŭ 20 jaroj supozeble de agentoj de Nord-Koreio. Samtempe la japana publiko kredis, ke Koizumi revenigos la forkaptitojn al Japanio. Tamen ĝis nun Nord-Koreio neis ĉiujn menciojn pri forkaptado, dirante, ke Japanio mem inventis la historion.

Heroeco

Tamen surprize, dum la kunsido en la ĉefurbo Pjongjango, Kim Jong-Il ne nur agnoskis la mistraktadon de la japanoj sed ankaŭ pardonpetis. Li atribuis la krimon al agentoj instigitaj de “deziro al heroeco”: tiuj volis, ke la kaptitoj instruu la japanan lingvon al spionoj, kiuj poste eniros kvazaŭ japanoj Sud-Koreion.

Krome, kaj eĉ pli ŝoke, Kim Jong-Il publikigis la nomojn de ok forkaptitoj: ĉiuj mortis havante ĉirkaŭ 30 jarojn. Nun la japana publiko koleras kontraŭ Nord-Koreio kaj ankaŭ kontraŭ sia registaro, kiu laŭdire nesufiĉe faris koncerne la malaperintojn.