Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Eseo

HISTORIO

Jubileo hontinda

Alproksimiĝas la 22a de marto 2003. Tiam, antaŭ 70 jaroj, nazioj en Germanio malfermis la unuan koncentrejon en Dachau [daĥaŭ], modelon por multaj aliaj koncentrejoj. Jen skiza historio pri koncentrejoj, ne nur en nazia Germanio sed ankaŭ pli frue kaj poste.

Koncentrejoj ekzistas por teni kaj izoli politikajn aŭ aliajn supozatajn malamikojn de la ŝtato. Oni povus komenci ĉe egiptaj regnoj, kiuj subpremis kaj sklavigis venkitajn popolojn. Sed koncentrejojn en la nuna senco unue instalis hispanaj koloniistoj en 1895 sur la insulo Kubo: tie ili malliberigis 40 000 kamparanojn. Poste, dum la brita milito en Sud-Afriko inter 1899 kaj 1902, oni starigis koncentrejojn por militkaptitoj.