Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Eseo

ELDONADO

Ne plu krios la koko

Mirigas min, kiom ofte en mia vivo mi renkontas homojn, kiuj malestimas sian propran lingvon. Plej ofte temas pri tiuj, kiuj loĝis aŭ laboris en Usono aŭ Anglio, kaj decidis, ke la angla (precipe la usonangla) pli utilas. Kelkaj eĉ tute ĉesis uzi la denaskan lingvon kaj laŭŝajne ne kapablas kompreni tiujn, kiuj ŝatas kaj preferas esprimi sin per ĝi.

Kvankam mi ekde longe uzas diversajn lingvojn, inkluzive de Esperanto, la lingvo, kiu elvokas la plej profundajn sentojn, estas mia prapatra idiomo, nome la antikvega kaj malmulte disvastigita gaela. Eĉ en foraj landoj, kiam mi aŭdas, legas aŭ parolas ĝin, mi sentas, kvazaŭ mi troviĝus refoje inter la insuloj, montoj, arbaroj kaj lagoj de miaj prapatroj. Mi tute respektas kaj ŝatas aliajn lingvojn ĉar, kiel iam diris al mi itala ŝipestro, tutte le lingue sono belle (ĉiuj lingvoj estas belaj). Tamen, por mi la gaela estas pli ol nura idiomo. Ĝi estas parto de mia animo. Sendube multaj homoj, parolante malsamajn lingvojn, simile sentas: eble pro tio ili pretas batali por defendi siajn lingvajn rajtojn.

Malgraŭ longa persekutado kaj oficiala malpermeso, la gaela travivas en du samdevenaj sed iom malsamaj formoj: la irlandgaela kaj la skotgaela. Alia varianto, la manksa, efektive formortis krom kiel ceremonia lingvo.

Hejma komunikilo

Mi loĝas nuntempe en Irlando, kie la gaela estas laŭkonstitucie la unua oficiala lingvo, kvankam la angla estas la plej uzata. Kiam mi loĝis en norda Skotlando, mi parolis kaj uzis en mia laboro la skotgaelan, mian heredan lingvon kaj nian ĉiutagan hejman komunikilon. Nur ĝin (kaj kelkfoje Esperanton) mi parolas kun mia edzino kaj filoj. De preskaŭ 50 jaroj mi verkas en la gaela, publikigante eseojn, novelojn, poemojn, tradukojn kaj aliajn skribaĵojn: mi eĉ sukcesis gajni per ĝi iomete da mono. En pli influhavaj lingvoj mi malofte verkis kaj neniam sentis la neceson havi pli vastan legantaron.

Dum tiu ĉi longa periodo, mi ofte kontribuis al la plej grava gaellingva literatura revuo, nome Gairm (kokokrio, alvoko), eldonita en Glasgovo, Skotlando. Aperis en 1952 la unua numero de tiu ĉi revuo, sur kies kovrilo estis presita kiel simbolo krianta koko. Ĝi estis fondita de Ruaraidh MacThòmais [ruari maĥc homiŝ] (angligite Derick Thomson), profesoro ĉe la glasgova universitato kaj elstara poeto, kaj Fionnlagh Dómhnallach [fjaunlagh doŭnalaĥ], konata bardo. Post la unuaj jaroj eksiĝis el la redakcio Fionnlagh, kaj restis Ruaraidh kiel ununura redaktoro.

Denaska lingvo

Ekde tiam, kaj de tempo al tempo, kontribuis al Gairm ĉiu grava aŭtoro kaj poeto verkanta en la skotgaela (kaj malpli ofte en la irlandgaela). Plurfoje aperis sur ĝiaj paĝoj verkoj originalaj aŭ tradukitaj de verkistoj, kies denaska lingvo ne estas la gaela. MacThòmais instigis multajn junajn kaj novajn skribantojn verki en la gaela pri temoj, kiuj ĝis tiam estis komune presitaj nur en nacilingvoj kun granda parolantaro.

En Skotlando kaj Irlando ne abundas literaturaj revuoj. En Irlando estas eldonata la gaellingva revuo Comhar (kunlaboro), kaj dum longa tempo la plej legata literatura periodaĵo presita en Skotlando estis la anglalingva Blackwood’s Magazine, kies malnovmoda kovrilo, malalloga tiparo kaj konservativa enhavo donis la impreson, ke ĝia legantaro konsistis el emeritaj armeoficiroj kaj eksfunkciuloj de la Brita Imperio. Cetere, kvankam eldonita en Edinburgo, ĝia etoso ne estis skota. Sendube, Gairm estis la plej altkvalita el tiuj revuoj, kvankam redaktita en lingvo de minoritato.

Prestiĝaj eldonoj

Temoj traktitaj en Gairm inkluzivas novelojn, sciencon (biologion, fizikon, astronomion) kaj sciencfikcion, teknikon (komputadon), historion, etnografion, legendojn, antropologion, tradicion, religion, filozofion, politikon, vojaĝadon, muzikon, poezion, lingvojn (inkluzive de artikoloj pri Esperanto kaj tradukoj de esperanta poezio), geografion — finfine artikolojn, kiajn oni kutimas trovi en MONATO kaj en prestiĝaj nacilingvaj eldonaĵoj.

La eldonejo Gairm plie eldonis serion da libroj (distraĵaj kaj edukaj) kaj por plenkreskuloj kaj por infanoj. Ĝi publikigis vortarojn kaj lernolibrojn. Samtempe aliaj komercaj kaj universitataj eldonejoj publikigis librojn (prozajn kaj poeziajn) verkitajn de profesoro MacThòmais kaj de aliaj kontribuantoj al Gairm. Sen troigo oni povas aserti, ke MacThòmais, kune kun Gairm, estis la plej granda influo por pli ĝenerala uzo de la skotgaela kaj transformis ĝin en modernan lingvon kapablan esprimi ion ajn — eĉ la plej teknikajn kaj sciencajn temojn.

Lasta ĉapitro

Antaŭ kelkaj monatoj mi trovis en Dublino libron eldonitan en Britio en 1902. Temis pri historio de la skotgaela literaturo. La aŭtoro asertis, ke la komenco de la 20a jarcento signis la lastan ĉapitron de la gaela literatura historio kaj ke estonte ne plu aperos libroj en tiu lingvo. Sed tiu ĉi “profetaĵo” estis tre erara. Fakte, la 20a jarcento iĝis la “ora epoko” de eldonado en la gaela. Publikiĝis en tiu ĉi periodo (1902-2000) pli da libroj ol ekde la apero en la 16a jarcento de la unua presita skotgaela libro. En la jaroj post la dua mondmilito, neniu unuopulo pli aktive rolis en la vigligo de la gaela literatura produktado ol MacThòmais.

La gloro de la gaela lingvo ĉiam estis, kaj restas, ĝia poezio. En 1999, la edinburga eldonejo Polygon aperigis 825-paĝan antologion de elektitaj gaelaj poemoj verkitaj en la tuta 20a jarcento. La enhavo (351 poemoj de 100 poetoj) traktas ĉiajn temojn kaj aludas preskaŭ ĉiun gravan eventon okazintan dum la jarcento. Krom la plej elstaraj gaelaj poetoj, kiel Somhairle MacGill-Eain (kiu mallonge antaŭ sia morto estis proponita kiel kandidato por la Nobel-premio pri literaturo) kaj MacThòmais mem, estas inkluzivita en la antologio la verkaro de poetoj el norda kaj suda Skotlando, Kenjo, Sud-Ameriko, Irlando kaj Nord-Irlando, Anglio kaj aliaj. La vorttrezoro uzata en la poezio estas vastega. Pro ĝia grandeco, internacieco kaj centjara amplekso, ĝi tre similas al la jubilea Esperanta Antologio redaktita de William Auld, kiu aperis en 1984.

Redaktora seĝo

Bedaŭrinde nenio daŭras en nia mondo kaj Gairm ne povas esti escepto. Kun la dua ĉi-jara numero de Gairm venis slipo kun anonco, ke la venonta numero estos la lasta. Neniu leganto rajtas riproĉi iun, kiu okupis redaktoran seĝon dum pli ol duonjarcento, kaj la tuta gaelparolanta komunumo ŝuldas multon al MacThòmais, la ĉefa kreanto, inspiranto kaj patrono de la moderna skotgaela.

Kompreneble estis aliaj verkistoj, poetoj kaj edukistoj, kiuj helpis kulturi, modernigi kaj konservi la skribitan gaelan lingvon. Ekzemple, komence de la 20a jarcento estiĝis kreskanta nombro da novaj gaelaj eldonejoj. La unua “moderna” skotgaela romano, Dùn Áluinn (Kastelo Aluinn), estis eldonita en Glasgovo en 1912. Baldaŭ sekvis aliaj fikciaj kaj nefikciaj eldonoj, ĝis fondiĝo de la plej grava produktanto de gaelaj libroj nome eldonejo Gairm, kiu aĉetis la tutan restantan stokon de Alasdair MacLabhruinn kaj Filoj, la tiama plej fekunda gaela presejo/eldonejo en Glasgovo.

Hodiaŭ diversaj anglalingvaj eldonejoj en Skotlando kaj Anglio publikigas librojn en la skotgaela. Kelkfoje, la sama infanlibro aperas samtempe en diversaj keltaj versioj: irlandaj-skotgaelaj, kimraj-gaelaj, ktp, vendataj en la landoj, kie la lingvoj estas parolataj. Finfine la ekzemplo de MacThòmais montras, kiom unu persono povas influi siajn lingvon, kulturon kaj nacion.