Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
La departemento Aude etendiĝas inter Mediteraneo kaj Pireneoj en sud-okcidenta Francio. Ofte oni nomas ĝin ankaŭ “la malgranda Francio”, ĉar ĝi proponas grandegan varion de pejzaĝoj.
Alia kromnomo de tiu departemento estas Katara Lando. Tio memorigas pri la personoj, kiuj vivis tie dum la mezepoko kaj kiuj estis forpelitaj kaj masakritaj, nur pro tio ke ili havis alian religion. Nun ili estas simbolo de toleremo kaj malfermiteco.
Aude posedas tian riĉecon de naturbelaĵoj kaj vidindaĵoj, ke ĝi povas kontentigi la plej postulemajn vizitantojn!
En ĝia spektakla naturmedio oni malkovros ne nur kastelojn, sed ankaŭ la mezepokan urbon Carcassona [karkasuno] (france Carcassonne), abatejojn kaj klostrojn romanikajn, antaŭhistoriajn grotojn aŭ rozajn flamengojn, kiuj vivas en la lagunoj de la marbordo. Eblas ankaŭ promenadi sub la ombroj de centjaraj arboj laŭlonge de Canal del Mièjorn [kanál del mjeĉúr] (Suda kanalo) aŭ okupiĝi pri sporto en la montaro kaj ĉe la marbordo.
Oni ne rezignu la frandemajn plaĉojn kaj nepre gustumu la famajn vinojn kaj ĝuu la gastronomion de Aude. Vere ĉi tie eblas travivi feriojn eksterordinarajn!
La konstruado de tiu verko en la 17a jarcento, kiu longas pli ol 240 km, daŭris 14 jarojn. Canal del Mièjorn posedas pli ol 350 kluzojn, pontojn, akveduktojn, inter kiuj kelkaj ne estis ŝanĝitaj ekde sia ekesto. Tial oni aldonis tiun veran ensemblon en la Monda Kulturheredaĵo de Unesko en 1996.
La kanalo nun estas la plej bona rimedo por malkovri Aude, ĝian varion kaj riĉecon laŭlonge de tricentjaraj arboj. La navigado estas mirinde facila — de la flavaj ebenaĵoj de la Lauragués-regiono ĝis la mediteranea marbordo. Tiel oni fuĝos la streĉon kaj la trafikŝtopiĝojn! Veturante perŝipe oni vidos vilaĝojn, monumentojn, vinkelojn kaj restoraciojn.
En Aude ĉiusezone eblas praktiki preferatajn aktivaĵojn. Fiŝkaptado en la maro, velado aŭ neniofarado sur la strandoj, golfo en Carcassona, boatado en rapide fluantaj akvoj, vizito al banejoj, ekskursoj piede, rajde, montbicikle en la departemento ... Ĉio eblas!
La vojoj, speciale estigitaj por la ekskursantoj, kiel la fama “katara pado” aŭ la transéquestre (longa rajdovojo) kondukas al la pintlokoj de la tumulta historio de Aude. Oni povas sekvi siajn dezirojn, superi siajn atendojn, bonfarti, malkovrante vere grandiozajn pejzaĝojn!
Quéribus, Lastours, Peyrepertuse, Termes, Villerouge ... De Corbièras [kurbjeros] (Corbières) ĝis Pays d’Olmes impresas mezepokaj fortresoj, akompanas la promenantojn sur la spuroj de malaperinta religio. Danke al aranĝo de ekspozicioj pri diversaj temoj en la kasteloj, tiu vizito vere estas invito por travivi la lokan historion.
En la mezepoko la landetoj de Aude havis ne malpli ol dudekon da monaĥejoj kaj priorejoj. Hodiaŭ vizitindas deko da cisterciaj kaj benediktaj abatejoj, kiujn la historio postlasis. Sub la monaĥejaj volboj rimarkeblas la epokoj, de Fontfroide al St. Papoul, de Lagrasse al St. Hilaire aŭ Caunes-Minervois ... La vizito al abatejoj estas neforgesebla vojaĝo en la spaco kaj tempo.
La marbordo de Aude ĝuas 50 km da fajnsablaj plaĝoj kun familiaj kaj tradiciaj banejoj, naturismaj vilaĝoj, en kiuj ĉiaj aktivaĵoj estas proponataj al turistoj. Ĉio kuŝas je mallonga distanco for de majestaj landinternaj pejzaĝoj, de lagunoj, de naturrezervejo kaj rifuĝejo por multaj animalaj specioj.
Sed oni povas sin dediĉi ankaŭ al navigado sur la multnombraj lagetoj ombrecaj ĉe la piedoj de la Nigra Montaro aŭ en Pireneoj.
Kvazaŭ mozaiko de urboj kaj vilaĝoj, Aude similas al riĉa puzlo, kie ĉiu peco kunportas apartan lumon. Unuarangas Carcassona kaj Narbona [narbuno] (france Narbonne), sed estas ankaŭ multege da aŭtentikaj vilaĝetoj, kiuj ĉiuj siamaniere atestas pri la vario de Aude: rondformaj, florumitaj, klasigitaj historiaj vilaĝoj, ktp.
En Carcassona estas plej granda mezepoka fortreso de Eŭropo, kiu estis proklamita kiel ero de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Ĝi havas remparojn 3 km longajn, 52 turojn, grafkastelon, internan fortikaĵon, bazilikon, arkitekturan juvelon en gotika kaj romanika stiloj.
Narbona estas iama ĉefurbo de romia provinco, pordo al la Mediteraneo, kiu proponas al la vizitantoj elstaran arkitekturon de la ĉefepiskopa palaco.
Limós [limús] (france Limoux) estas pli malgranda urbo, situanta je 20 km for de Carcassona, kiu aparte famas pro ĝia karnavalo, kiu datiĝas de la mezepoko kaj kiu ĉiujare daŭras tri monatojn.
La pasio al bonaj vinoj iĝis kvazaŭ rito, kvazaŭ tradicio. Blankaj, rozaj aŭ ruĝaj vinoj ... la famo de la vinoj de Aude jam delonge transpasis la regionajn limojn: Corbières, Fitou, Minervois, Blanquette de Limoux (plej malnova ŝaŭmvino de la mondo), Clape-Quatourze, Cabardès, Malepère ...
De lokaj vinoj por inicitoj ĝis la plej altkvalitaj vinoj, la tuta vinpaletro prezentiĝas en la vitejoj sub la atlantikaj kaj mediteraneaj influoj.
Fama pro siaj kasteloj kaj pejzaĝoj, la departemento Aude ĉiam pli elstaras kiel grava gastronomia regiono. Pro ĝia geografia situo la loka kuirarto estas miksaĵo de tradicioj de sud-okcidenta Francio kaj de Mediteraneo. Plej konataj estas la manĝaĵoj fumaĵita fiŝaĵo, ostroj, olivoj en Minervois kaj ĉe la marbordo, grashepataĵo, anasoj aŭ anseroj konservitaj en graso en Lauragués, peklaĵoj en la Nigra Montaro, fromaĝoj el Pireneoj kaj Corbièras kaj la famaj fazeoloj kun graskonservitaj anasoj, anseroj aŭ kolbasoj el Castèlnòu-d’Arri (Castelnaudary) kaj Carcassona.
Marc GASSION