Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Arto

LA MANUSKRIPTOJ NE BRULAS

Antaŭparolo

Ni lanĉas neregulan serion La manuskriptoj ne brulas. En ĝi estos prezentataj artikoloj pri atentindaj, talentaj, sed iukiale forgesitaj artistoj. Se vi scias pri tiaj personoj kaj ŝatus rakonti pri ili al la legantoj de MONATO, ne hezitu kontakti nin. Premiere legu pri la komponisto Edwin Geist.

Grigorij AROSEV

“Mi ja aŭdas la muzikon!”

En 2002 litova kultura socio celebris 100-jariĝon de la germana komponisto Edwin Geist [edvin gajst], kies vivo estis eksterordinara kaj tragika. Juna Edwin antaŭ la dua mondmilito instruis en la Berlina konservatorio. Tie li konatiĝis kun la tie studinta litovdevena judino Lyda Bagriansky [lida bagrjanski], baldaŭ iĝinta lia edzino. Tiutempe en Germanio jam furiozis nazioj. Oni malpermesis al Edwin labori en la konservatorio. Lian nomon la nazioj enskribis en la libron “Leksikono pri judoj en muziko”, kun la marko “H” — duonjudo. El ĉi tiu nigra listo oni povas ekscii, kies verkaro estis malpermesita en la tiama Germanio.

En 1938 la geedzoj venis en Litovion. Lyda kaj Edwin ekloĝis en Kaunas, la tiama ĉefurbo de Litovio. Dum mallonga tempo Geist verkis germanlingve monografion pri litovaj popolkantoj, artikolojn, komponis kantojn je litovaj tekstoj, ciklon de simfoniaj bildoj El Litovio. Inter la verkoj de Geist estas ankaŭ la opero La reveno de Dionizo k.a. En liaj taglibroj estas menciata opero pri konkero de inkaoj, kies protagonisto estis kruela hispana konkerinto Pisarro — alegorio de la hitlera regpotenco.

Komenciĝis la dua mondmilito. Post kiam oni okupis Kaunas, Lyda Geist estis engettigita. Multaj homoj penis liberigi ŝin (Edwin mem tiucele eĉ ekloĝis tie). La litova doktoro Brundza atestis al nazioj, ke la patrino de Lyda, akuŝante, diris duonvoĉe, ke la patro de la bebo estas ne ŝia edzo, sed ŝia pola amanto. Tamen Gestapo rigore postulis: Lyda estu steriligita. Komence Edwin konsentis kun tiu malhonoraĵo. Sed elirinte el la getto, Lyda kaj Edwin tamen ne kuraĝis. Kiel Geist skribas en siaj taglibroj, en li ribelis lia egoo. Sed la nazioj longe ne atendis. Ili invadis la hejmon de Lyda kaj Edwin, kaj, traserĉinte, trovis manuskripton de la opero pri la inkaoj. En 1942 la komponisto estis arestita kaj ĵetita en la fifaman fabrikon de morto Naŭa Fuorto. Tiam iu gestapano, ŝatinta la muzikon de Geist, proponis al la komponisto solvon. Geist devis bruligi manuskriptojn de siaj muzikaĵoj kaj tiamaniere kvazaŭ forgesi siajn verkojn. Al tio Edwin respondis: “Kiel mi povus tion fari? Mi ja aŭdas la muzikon!”.

Post kelkaj tagoj, kiam Lyda venis por vizito, oni redonis al ŝi liajn vestaĵojn. Ŝi komprenis, ke Edwin ne plu vivas. La aflikto estis tro granda por Lyda. Ŝi suicidis. Dokumentoj de Gestapo atestas, ke Edwin Geist estis mortpafita la 10an de decembro 1942.

Ĉirkaŭ 1957 oni sendis manuskriptojn de Geist al la tiama Germana Demokratia Respubliko (GDR), sed respondo ne venis. Post interveno de la litova ministrejo pri kulturo, el GDR venis konciza respondo, ke Edwin Geist en GDR ne estas konata kaj oni zorgos nek pri lia sorto, nek pri lia muziko. (Cetere, ankaŭ hodiaŭ en la Germana Enciklopedio troviĝas neniu informo pri Edwin Geist.)

En Litovio fojfoje oni rememoras pri Edwin Geist. Surbaze de lia taglibro “La taglibro por vi, Lyda” (kiun li komencis skribi, kiam Lyda troviĝis en la getto) la publicisto Jokubas Skliutauskas verkis teatraĵon, kaj en 1978 okazis premiero en la drama teatro de Vilnius, sed, bedaŭrinde, la spektaklo ne havis grandan sukceson. La historio de Lyda kaj Edwin plu atendas sian plummajstron ...

La muziko de Edwin Geist unuafoje en Litovio prezentiĝis en 1968. La muzikaĵojn prezentis simfonia orkestro de Litova Ŝtata Filharmonio, gvidita de la dirigento Juozas Domarkas. Kaj junie 2002 okazis premiero de La reveno de Dionizo, kaj denove la dirigento estis Juozas Domarkas. Li atentigis, ke en la opero Geist ne konsideris la eblojn de muzikiloj. Tiel okazis, ĉar Geist kreis la operon, estante en la getto. Tie li havis neniun muzikilon.

Do, la muziko de Edwin Geist, kvankam malofte, tamen sonas. Kaj tio estas la vica pruvo, ke pravis Miĥail Bulgakov, la rusa verkisto: “manuskriptoj ne brulas”.

Antanas GRINCEVIčIUS