Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

ĈINIO

Perforta amo: plej forta malamo

Antaŭ nelonge, en Pekino, en pluraj stratoj aperis afiŝoj montrantaj junan virinon kun serioza mieno etendantan rezistan brakon firman kaj fortan. La celo de la afiŝo: kontraŭi familian perforton.

La ĉefino de Pekina Virina Federacio, Zhao Shuhua, diris, ke oni starigis la afiŝojn, por ke la tuta socio ekkonsciu pri familia perforto. Jam ekzistas en Pekino 22 tiaj afiŝoj, aldonis la ĉefino, kaj sekvos pliaj.

Laŭ enketo de la Ĉina Virina Federacio ekzistas perforto en 30 % de la 270 milionoj da familioj en Ĉinio. Pli ol 90 % de la perfortintoj estas viroj. La plimulto de la pridemanditoj kredas, ke perforta amo estas la plej forta malamo kaj estas nepre punenda de la ŝtato.

Ĉinio denove publikigis la tiel nomatan geedziĝan leĝon, kiu klare indikas, ke perforto, eĉ ene de familio, estas krimo. Krome, laŭ juĝa klarigo, se oni hejmen kondukas aliseksulon cele al kunloĝado, tio povas esti konsiderata anima turmento rilate aliajn familianojn.

MU Binghua