Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉiutage la israela armeo bombas la Gaza-teritorion, el kiu ĝi foriris pasintsomere. Civiluloj estas mortigitaj, dum Usono kaj EU plutenas embargon kontraŭ la palestina popolo. Dume, milionoj da diasporaj palestinanoj pluvivas en tendaroj, aparte en Libano, kie, malgraŭ kelkaj lastatempaj pliboniĝoj, ilia sorto restas necerta.
LA ATENCO kontraŭ palestina respondeculo de Islama Ĝihado kaj lia frato, en Saida, ĉefurbo de suda Libano la 27-an de majo, revigligis la malstabiligan procezon de la lando. Des pli ke, la morgaŭon, la iraela armeo bombadis (senprecedence de post la retiriĝo la 25-an de majo 2000) la transliman terstrion en Bekaa kaj apud Bejruto, rebate al raketpafoj atribuataj al Hezbollah kaj al Popola Fronto por Liberiĝo de Palestino-Ĝenerala Komando (PFLP-ĜK) de s-ro Ahmed Jibril; kio reaperigis debaton pri la malarmado kaj la palestinanoj. Forgesitaj de historio kaj de la intertraktaĵoj, tiuj, kiuj plejnombre vivas en tendaroj, denove aperas antaŭ la politika scenejo, kie ili provas agnoskigi sian rajton je rehejmeniĝo, pri kiu ili neniam rezignis.
“La rifuĝtendaroj — kaj aparte Ain Helue* — estas periode prezentataj tra la nacia kaj internacia gazetaro kiel senjuraj zonoj, kiuj ŝirmus krimulojn kaj islamismajn ekstremistojn, laŭte nervoziĝas Khadda, unu el la loĝantinoj. Sed ja ni mem estas la tendaro: pli ol kvardek kvin mil homoj, ligitaj kun sia identeco kaj sia historio; kaj ne kelkaj — apenaŭ ducent — nekontroleblaj uloj, kiuj ankaŭ estas rezulto de la ĝenerala malcerteciĝo kaj de politika sakstrato.” Ŝi la unua timas la tensiojn kaj armitajn konfliktojn, kiuj subfosas la tendaron, la plej grandan en Libano, rande de Saida. Cetere ŝi finfine instaliĝis ekstere, endanĝerigante la familian ekvilibron: ŝia edzo, etkomercisto, restas surloke, kaj ŝiaj infanoj ĉiusemajnfine revenas al la tendaro. Sed pli ol pri la bataloj Khadda laciĝas ĉefe pri la ekonomia strangolado de Ain Helue, pri la mizero afiŝata tre videble en la malpuraj stratetoj, kaj en la pendantaj difektitaj domoj, ideala kreskigilo por islamisma radikaliĝo.
La israela invado de 1982 kaj la trudita foriro de la Organizo por Liberiĝo de Palestino (OLP) kaj de ĝiaj aktivuloj markis turniĝon. La organizaĵoj ja provizis laboron al preskaŭ 65% de la palestinanoj kaj financis sanigajn kaj edukajn strukturojn, malfermajn ankaŭ al la malriĉaj libanaj loĝantoj. Krome, la palestinanoj sentis sin la forgesitoj de la Oslo-interkonsento de 1993, ĉar OLP koncentris siajn diplomatiajn strebojn al Cisjordanio kaj Gazao. Fine, la mono de la eŭropaj landoj estis deturnita al tiuj teritorioj, kaj la sumoj, kiujn United Nations Relief and Works Agency for Palestine Refugees in the Near East (UNRWA — Helpoficejo de UN*), la UN-agentejoj kaj la internaciaj neregistaraj organizaĵoj (NROj) dediĉis al Libano, estis draste reduktitaj. La tendaroj, severe trafitaj de la milito kaj de la ekonomiaj malfacilaĵoj, fariĝis retretaj areoj.
La islamismaj organizaĵoj, ĉefe Islama Ĝihado kaj la Movado de la Islama Rezistado (Hamas), sukcesis aliri la plej malriĉajn popoltavolojn, provizante ilin per materia helpo, kiu terure mankas tie. Hamas eltiris profiton el la kolero estigita de la deportado en Libanon de kvarcent dekkvin palestinanoj politike proksimaj de la organizaĵo, en decembro 1992, kaj de la israela politiko pri “eksterjuĝaj murdoj”, aparte la murdo de ŝejko Ahmed Yassin en marto 2004 kaj tiu de Abdelaziz Al-Rantissi la postan monaton, homoj kies portretojn oni ĉie vidas. Ĝia venko en la palestina parlamenta baloto en januaro 2006 plifortigas ĝin ankaŭ en Libano.
Um Fadi, proksimulo de la Popola Fronto por Liberiĝo de Palestino (PFLP), surprizita “kiel ĉiuj”, estis kontenta pro la rezulto kaj pro tio, kion ĝi signifas kiel elekto “kontraŭ korupto kaj por la postulo de palestinaj rajtoj, inter kiuj la rajto pri rehejmeniĝo”. Kiel multaj, ŝi ne plu rekonas Ain Helue, kie ŝi naskis siajn infanojn kiam la tendaroj simbolis la politikan aktivadon kaj la konstruon de palestina ekzilita socio: “Hodiaŭ la loĝantaro estas ostaĝo de kelkaj partioj, kiuj interbatalas. Estas ofte mortigitoj, kaj la homoj timas. Sed ili ne volas foriri, ĉar la tendaro estas kolektiva spaco, kiu daŭre simbolas la esperon de rehejmeniĝo kaj la strebadon por niaj rajtoj.” La 1-an de majo membro de Fatah estis mortigita fare de islamisto de Usbt Al-Ansar (Ligo de partizanoj, salafisma*grupo kiun oni suspektas ligita kun Al-Kajda*), kio aldoniĝis al jam longa listo de murdoj. Tiuj alfrontiĝoj estas tiel politikaj kiel krimecaj, ili ofte transiras internajn kverelojn, enkadriĝas en tensi-strategio — manipulata de diversaj sekretaj servoj — kaj kontribuas al konfuzo. Ain Helue restas simbolo de la politika tendaro, kie ĉiuj palestinaj partioj estas reprezentataj, vera ĉefurbo de ekzilitaj palestinanoj.
“La situacio estas tikla” sobre diras s-ro Abu Ali Hassan, eksdirektoro de Ain Helue kiu nun postenas en Mar Elias, eta tendaro plejparte kristana de Bejruto, kie li respondecas pri la rilatoj kun la libanaj politikaj partioj: “La senarmigo de la palestinaj organizaĵoj, postulata de la 1559-a rezolucio decidita de la Sekureckonsilio en septembro 2004, iniciate de Francio kaj Usono, estas unu el la dosieroj de la politika libana vivo*. La Bejruta registaro de nacia unuiĝo formis komitaton por intertraktadi la senarmigon de la militbazoj situantaj ekster la tendaroj, kaj estigon de regularo por armiloj interne. Ni laboras pri starigo de unuigita delegacio kaj por ke oni ne traktu la aferon nur el sekureca vidpunkto sed ke la traktado rezultigu progresigon de niaj politikaj rajtoj kaj plibonigu la homhelpan situacion en la tendaroj.” La restarigo de OLP-reprezentejo la 16-an de majo 2006 en Jnah, en suda ĉirkaŭurbo de Bejruto, estas por s-to Hassan forta politika signalo: “La registaro ne volas uzi perforton pri tiu demando, kaj la ĉefa problemo estas la ĉeesto de palestinaj armeuloj en dekduo da bazoj, dismetitaj sur la Bekaa-ebenaĵo kaj en la marborda urbeto Nahme, dekkvin kilometrojn sude de Bejruto.”
En tiu malserena kunteksto, la deklaroj de s-ro Mahmud Abbas, prezidanto de la palestina Aŭtoritato, dum lia vizito en Parizo en oktobro 2005, laŭ kiu la palestinanoj loĝantaj en Libano devus “submetiĝi al la leĝo” kaj ke ili troviĝas tie “gaste”, estis ne ŝatataj.
La libanaj gazetoj regule raportas pri dispenetrado de palestinaj aktivuloj de Sirio al la orienta Bekaa-ebenaĵo, kiu instigis la libanan armeon fermi kvardekon da kontraŭleĝaj pasejoj inter la du landoj, kaj plistreĉigi sian premon ĉirkaŭ la palestinaj pozicioj de porsiriaj organizaĵoj bazitaj en Damasko, kiel PFLP-ĜK, Fatah-Intifado (splitaĵo de Fatah gvidata de s-ro Abu Mussa) kaj Al Saika (palestina flanko de Baas-partio reganta en Sirio).
“Ĉar ni kondukis la armitan rezistadon kontraŭ Israelo, ĉar ni pluaktivas kaj pluhavas influon, oni rigardas nin obstaklo kontraŭ paco”, komentas Nabil, respondeculo de la popola komitato en la tendaro Baddaŭi, apud Tripoli, en la nordo. Kun siaj malpli kuntenaj domoj, siaj stratoj kaj akvotubaroj ĵus rekonstruitaj, Baddaŭi, pli malproksima de la konfliktoareo, povus aspekti paca; sed, por Nabil, la milito restas minaco: “La israelaj aviadiloj plupreterflugas Libanon, de sudo al nordo kaj inverse, senpune.” Kaj “Sabra kaj Ŝatila ĉiam restos en niaj memoroj: ni suferis masakron malgraŭ la internacia protekto. Armiloj en la tendaroj estas necesaj por nia sekureco*.”
Sed la demando pri armiloj precipe kaŝas la kondiĉojn de vivo kaj trudita restado de palestinanoj. Laŭ UNRWA, en marto 2006 estis ĉirkaŭ kvarcent miloj da palestinaj rifuĝintoj en Libano, inter kiuj ducent dudek mil vivas en la dek du tendaroj disaj en la lando. En Bejruto: Mar Elias, Burj Al-Barajneh, Sabra kaj Ŝatila, Dbaye. Sude, apud Saida: Ain Helue kaj Myé Myé; apud Tyr: Al-Buss, Rachidiyé, Burj Al-Chemalhe. En Tripoli, norde: Nahr Al-Bared kaj Baddaoui. Oriente, sur Bekaa-ebenaĵo: Waweel. Aldoniĝas “ariĝoj”, tio estas malgrandaj eksterleĝaj geto-tendaroj, ne agnoskitaj de UNRWA kaj de ĝi ne helpataj. La libana armeo plutenas premon ĉirkaŭ la tendaroj, aparte la sudaj, kiuj entenas kelkcentmil rifuĝintojn, kaj kies en- kaj el-iroj estas kontrolataj kaj kondiĉitaj de rajtigiloj. Fatah estas tie la plej potenca organizaĵo, dum en la tendaroj de Bejruto, de norda Libano kaj de Bekaa, la siri-favorantoj havas konsiderindan gravecon, kaj ĉie plifortiĝas la islamistaj organizaĵoj, kio metas, laŭ la observuloj, Fatah-on kaj Hamas-on samnivele.
LAŬ UNRWA, 60% de la palestinaj rifuĝintoj vivas sub la malriĉo-sojlo, kaj 70% estas senlaboruloj. Ĝis nun estis malpermesataj al ili 72 metioj ekster la tendaroj, malpermesate enkonduki enen konstrumaterialojn, kaj ili rajtas nek eliri nek eniri Libanon sen vizo, kies valideco estas maksimume 6-monata.
S-ro Trad Hamadé, libana ministro pri laboro, proksima de Hezbollah, subskribis raporton en junio 2005, favore al la palestinanoj naskitaj en Libano kaj enskribitaj ĉe la ministerio pri internaj aferoj, kiu parte forigas la malpermeson praktiki metion. Sed tio ne koncernas la palestinajn diplomitojn, kiuj daŭre ne povos praktiki medicinon, juron, arkitekturon... Neniu aludo, cetere, al la reformo, kiu en 2001 malpermesis al palestinanoj aĉeti domojn kaj bienojn en Libano, rezultigante verajn jurajn implikaĵojn, aparte koncerne heredaĵojn.
S-ino Samira Salah estas estrino de la departemento pri aferoj de la palestinaj rifuĝintoj ĉe OLP kaj kunordiganto de la kampanjo por la rajtoj de la palestinanoj en Libano kaj la rajto je rehejmeniĝo, antaŭplanita de la 194-a rezolucio de UN. Laŭ ŝi, la dispozicioj de la ministro pri laboro estas progreso, sed konkrete ŝanĝos nenion: “Proponoj jam estis faritaj en 1995, por ke palestinano naskita en Libano rajtu labori kondiĉe ke li havas laborpermesilon. Sed estas kvazaŭ neeble ricevi tiun permesilon, kaj la propono de la ministro ne inkluzivas aliron al la socia asekuro kaj al asekuroj.” Tiu kampanjo estis realigata komence de aprilo 2005 fare de kolektivo de dudek kvin palestinaj asocioj, la nacia palestina konsilio, la departemento pri aferoj de la rifuĝintoj ĉe OLP kaj membroj de la palestina “civila socio”. Ĝi organizas pripensad-laborgrupojn kaj klerigagadojn en la palestina socio kaj volas havi la subtenon de la libana loĝantaro cele al kreo de vasta politika prem-movado. Sub la moto “Civilaj rajtoj ĝis la rajto je rehejmeniĝo, kune kun la libananoj, ni rezistu al enradikiĝo kaj al libananiĝo de la rifuĝintoj”, ĝi havas kvar ĉefajn postulojn: rajto je laboro, rajto je proprieto, rajto asociiĝi kaj rajto je sekureco. Tiuj postuloj ne estas novaj, sed ili ĝis nun ne ricevis respondon.
Ekzilen ĵetitaj plurcentmilope kiam kreiĝis la israela ŝtato en 1948, la rifuĝintoj estas nun kvar milionoj, t.e. preskaŭ 60% de la palestina komunumo, kaj vivas 90% en la palestinaj teritorioj kaj najbaraj arabaj landoj. La palestinanoj de Libano* koncentrigas la plej akrigitajn politikajn demandojn, sur libana kiel sur regiona nivelo]. Ili memorigas, ke la evoluo de la israelo-araba konflikto estas ankaŭ ligita al la solvo de la rifuĝinto-problemo.
Marina DA SILVA.