Tekstaro de Esperanto

Elŝuti la Tekstaron

Se vi volas havi la tekstojn de la Tekstaro en via propra komputilo, vi povas ilin elŝuti de ĉi tie kiel pakitajn zip-dosierojn (kiujn vi malpaku per zip-programo). La serĉilo tamen ne estas elŝutebla.

En la Tekstaro la tekstoj estas koditaj laŭ la markolingvo TEI 5. Se vi kapablas uzi tiujn tre riĉe kaj detale markitajn dosierojn, vi povas ilin elŝuti de ĉi tie kaj prilabori ilin por viaj propraj bezonoj. Sed por plej multaj homoj estas pli utilaj la HTML-aj versioj, kiuj estas aŭtomate kreitaj surbaze de la bazaj XML-dosieroj. Haveblas kaj versioj kun vortodividaj streketoj, kaj versioj sen tiaj streketoj.

Ĉiuj ĉi-subaj zip-dosieroj estis kreitaj la 27-an de Marto 2024, kaj enhavas la ĝisdatajn Tekstaro-dosierojn.

En la HTML-versioj indas komenci la legadon per la kutima starto-dosiero index.html.

Rimarku, ke la elŝutaĵoj ne enhavas la ĉi-tiean serĉilon.

La Tekstaro de Esperanto ekzistas dank’ al subteno de ESF.
Donacu al ESF kaj subtenu indajn projektojn, kiel la Tekstaro!
ESF - Por lingva justeco en multkultura mondo - ekde 1968